Antal Károlyi (arkitekto)
Antal Károlyi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 17-an de julio 1906 en Csempeszkopács |
Morto | 10-an de januaro 1970 (63-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 20/2-1-342 |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto (–1935) |
Okupo | |
Okupo | arkitekto |
Antal Károlyi [kAroji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Károlyi Antal estis hungara arkitekto.
Antal Károlyi [1][rompita ligilo] naskiĝis la 17-an de julio 1906 en Csempeszkopács. Li mortis la 7-an de decembro 1969 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Antal Károlyi studis en Hungara Reĝa Teknika kaj Ekonomia Universitato József inter 1924 kaj 1928. Post la diplomo li laboris en laborejo de Gyula Wälder (arkitekto) jardekon, poste denove jardekon en propra laborejo. Post la ŝtatiĝo li havis postenojn en instituto, poste en ŝtataj projektaj firmaoj. En 1952 li iĝis ĉefarkitekto. Tiutempe li partoprenis en projektoj de novaj kvartaloj en Komló, Tatabánya, Várpalota, Kazincbarcika, Budapeŝto, ekde 1954 li estis ĉefarkitekto de Szombathely. Li okupiĝis ankaŭ pri rekonstruadoj de historiaj monumentoj. En 1953 li ricevis premion.
Elektitaj publikaĵoj
[redakti | redakti fonton]- A magyar falu építészete (Arkitektio de la hungara vilaĝo), (1955)
- Szombathely városképei, műemlékei (Aspektoj kaj historiaj monumentoj de Szombathely), (1967)
- Beszéljünk az építészetről (Ni parolu pri la arkitektio), (1969)
Memorigiloj
[redakti | redakti fonton]- strato en Szombathely (1971)